Keresés

Részletes keresés

Stellichte Creative Commons License 2010.08.09 0 0 21
Cxu iu emas babili en Esperanto? Mi estas denaska esperantistino, kaj nun mi okupigxas pri instruado de Esperanto.
hubba Creative Commons License 2009.10.15 0 0 19

De kie vi scias tion? :)

Előzmény: landirul (18)
landirul Creative Commons License 2009.10.04 0 0 18
Ĉu ĝi estas komprenebla esperante: "De kie vi scias ĝin?" Aŭ ĉu ĝi estas hungarismo. Sed jes, kiel esprimi ĝin en Esperanto?
hubba Creative Commons License 2009.05.23 0 0 17
kiom da
Előzmény: hubba (16)
hubba Creative Commons License 2009.05.23 0 0 16

kara Umea,

 

estas memkompreneble, ke mi konas vin. Kion vi pensas kiom de esperantistoj forumadus sub la nomo Umea (Unversala Medicina Esperanto Asocio)?

 

Mi pensas, ke nur pri du. 

 

En mia mano estas la lasta numero de Literatura Foriro. (Kiom da esperantistoj abonas ghin en Hungario? Verŝajne malmultaj, do ankaŭ vi konas min, almenaŭ laŭnome.)

Mi citas el ĝi, bonvolu traduki al la hungara:

 

Inter kvar kandidatoj, pasintjare la abonantoj de LF elektis Majorie Boulton kiel la esperantan kandidaton por la literatura Nobel-premio.

 

Por priskribi tiujn lingvojn kaj personojn kaj fenomenojn al ili ligitajn Künzli utiligas samen metodon kiel por esperanto.

 

Brazila esperanta parnaso

Nova esperanta krestomatio

 

Tiam la teksto aperas sur duonpaĝa kolumno, kun la esperanta traduko apuda.

 

La februara LF estis surprize bonvena, ĉar ĝuste tiam mi cerbumis pri la influo de la lingvo hebrea en la strukturo de esperanto.

 

Se esperanto havas unu vorton litovan (tuj), alian havas la hebrea (sheshi = 6, ankaŭ en du genroj). La litova havas unikan similecon al esperanto - same kompletan kaj simetrian participsistemon, kiu en la litova funkcias ĉe ĉiu verbo, ne nur transitiva.  

 

 

hubba

 

 

 

Előzmény: Törölt nick (15)
Törölt nick Creative Commons License 2009.05.22 0 0 15

Kara hubba,

mi ne opinias Vin kaj la aliajn legantoj stultuloj. Kial vi forstrekis mian leteron? Mi citis kelkajn respektindajn autorojn  por pruvi mian veron kaj starpunkton. Sed vi rifuzas chion. Vi ne konas min, same mi ne konas Vin. Nu mi mencias, ke mi verkis kaj verkas fakajn artikolojn en Esperanto (kaj ne en esperanto), partoprenis jam ghis nun ch.30 Universalajn Kongresojn, kaj plurajn fakajn konferencojn kaj kongresojn. Do, kredu min, ke mi havas multe da spertoj. Krome mi instruas la lingvon por tiuj, kiuj volas fari shtatan ekzamenon.

Umea

Előzmény: hubba (14)
hubba Creative Commons License 2009.05.22 0 0 14

a vorto esperanto signifas hungare: remélő.

En tiu chi senco povas okazi en la revuo Literatura Foiro la vorto esperanto (minuskle), sed ghi ne signifas la lingvon E, sed nur personon, kiu esperas.

 

Kara Umea,

 

kial vi opinias min kaj la aliajn legantojn stultuloj?

 

kara sabolch,

Esperanto estas lingvo demokratia. Ĝi plejofte ne havas regulojn tie, kie ĝi ne devas nepre havi.

La eksmodiĝintan formon kun www prononcu laŭ via plaĉo, sed tamen tiel, ke ĝi estu identigebla. Do nepre ne tototo, kiu formo taŭgas nur kiel mallongigo por tuttera teksaĵo. Mi verŝajne (pro hungara influo) dirus vovovo punkto esperanto punkto net .

 

 

hubba

 

P.s.: Pro mia ĉiama unusenca respondo povas shajni, ke mi deklaras nediskuteblajn verojn, tamen konsideru miajn respondojn nur kiel opinion privatan.

Előzmény: Törölt nick (12)
sabolch Creative Commons License 2009.05.22 0 0 13

Mi jam ne memoras kie mi lernis pri tio ĉi, sed mi lernis la sekvajn formojn: esperante, Esperanto, esperanto.

 

Hmm... Kaj kiel diri la www-n? Ekzemple en www.esperanto.net? tototo punkto esperanto punkto net? Aŭ ŭoŭoŭo? vovovo? duobla vo...? :)

Törölt nick Creative Commons License 2009.05.22 0 0 12

Kara hubba,

por fini la diskuton, la vorto Esperanto (majuskle) estas lingvo (Lingvo Internacia);

la vorto esperanto signifas hungare: remélő.

En tiu chi senco povas okazi en la revuo Literatura Foiro la vorto esperanto (minuskle), sed ghi ne signifas la lingvon E, sed nur personon, kiu esperas.

Se vi ne kredas al mi, bonvolu demandi aliajn personojn.

 

Előzmény: hubba (11)
hubba Creative Commons License 2009.05.22 0 0 11

Kara Umea,

 

vi tute pravas.

Estas VI kiu ĉie en la "E-literaturo trovas majuskle la vorton Esperanto".

Mi mem trovas ĝin ankaŭ minuskle (ekzemple en Literatura Foiro).

Ambaŭ formoj estas bonaj.  Ĉiu elektu mem sian preferon.

 

hubba

Előzmény: Törölt nick (10)
Törölt nick Creative Commons License 2009.05.22 0 0 10

Kara hubba,

Mi havas alian opinion pri la majusklo Esperanto. Chie en la E- literaturo mi trovas majuskle la vorton Esperanto.  Por pli bone kompreni la aferon,  mi citas el la lernolibro de Kalocsay (Dua reviziita eldono, 1968, pagho 20)

"A nyelv eredetileg tulajdonnév volt (Zamenhof álneve) s nagy kezdőbetüjét megtartotta mind főnévi alakjában, mind végződéscserével képzett alakjaiban: la lingvo Esperanto (az eszperantó nyelv) traduko Esperanta (eszperantó fordítás), paroli Esperante (eszperantóul beszélni)"

En la Konversacia Poshlibro de J. Mátéffy (1968 Budapest) mi trovis diversajn demandojn kaj respondojn. Ekzemple: Beszél eszperantóul? - Chu vi parolas (Esperante (Esperanton) ?

Krom la supraj mi proponas legi la Antauparolon de Zamenhof el la Fundamento de Esperanto (1905) La libro havas jam ankau  hungarlingvan eldonon fare de József Horváth (Győr) kaj la libro aperis en Antverpeno (2006). Lau Zamenhof la Fundamento  estas neshanghebla!

estime: Umea

Előzmény: hubba (8)
hubba Creative Commons License 2009.05.21 0 0 9

Pardonu Umea!

Nur nun mi vidas, ke vi skribas vian nomon majuskle.

Mi uzas la mian minuskle.

 

hubba

Előzmény: hubba (8)
hubba Creative Commons License 2009.05.21 0 0 8

kara umea,

 

esperanto estas nenies propraĵo kaj ne havas tre striktajn regulojn en tiuj terenoj kiuj apartenas pli al la kutimoj ol al la lingvoĝusteco.

 

ĝuste tiu ĉi libereco estas unu el la fontoj de la egalecosento kaj de ĝia relativa facileco.

 

eĉ la majuskligo de la frazkomenca litero ne estas nepra postulo, nur pro naciaj influoj ni preskaŭ ĉiuj alkutimiĝis al ĝi. do en lingvoekzamenoj tamen tiel faru.

 

pri la vorto esperanto ekzistas klare diversaj kutimoj kaj opinioj, do bonvolu vian preferon ne altrudi al la alia.

 

krome mi atentigas vin pri la opinio de la  Akademio de Esperanto pri la propraj nomoj: propra nomo estas apartenaĵo de ĉiu individuo.

do bonvolu mian nomon uzi miniskle, kiel ankaŭ mi faras tion.

 

dankon

 

hubba

 

 

Előzmény: Törölt nick (7)
Törölt nick Creative Commons License 2009.05.20 0 0 7

Kara Hubba,

leginte viajn tekstojn mi volas nur korekti vin: Anstatau "en esperanto" bonvolu uzi la vorton kun majusklo: en Esperanto. Kiel en la titolo oni povas legi: Babilu en Esperanto.

Estas bona ideo, ke la esperantistoj povas chi tie babiladi, diskuti pri kelkaj gramatikaj aferoj. ktp. Mi salutas la partoprenantojn de tiu chi forumo.

Umea

Előzmény: hubba (5)
landirul Creative Commons License 2009.05.20 0 0 6
Kompreneble mi scias ke ne ĉiuj esprimoj ekzistas en ĉiuj lingvoj. Nun konsiderinte vian respondon, mi vidas ke mia demando vere estis erara.
hubba Creative Commons License 2009.05.20 0 0 5

Kara landirul,

 

tiaj demandoj plej ofte estas eraraj.

Ne estas vero, ke inter du lingvoj unu esprimo = unu esprimo.

Krome ne ĉiu esprimo havas ekvivalenton en la alia lingvo.

Do la respondo dependas de la cirkonstancoj.

 

Ofte solvas la demandon, se en la originala lingvo oni traformulas la esprimon, al iu ekvivalenta. 

 

Ho, se mi estus tion sciinta!

Bárcsak tudtam volna!

Ó, ha tudtam volna!

 

Kompreneble en esperanto malfacilas diri ion logikan anglismo, aŭ germanismo.

Do ankaŭ povas boni (depende de cirkonstancoj):

Se nur mi estus sciinta tion!

 

 

 

 

 

Előzmény: landirul (4)
landirul Creative Commons License 2009.05.20 0 0 4
Kaj kiel diri la vortkunmeton "Bárcsak". Ĉu oni povas diri ĝin nur kiel "Estus tre bona..."? Laŭ mi ĝi certe ekzistas, ĉar ankaŭ angle "If only" kaj ankaŭ germane "Wenn ... doch nur" ekzistas. Ĉu ideo?
sibol Creative Commons License 2009.05.20 0 0 3
Dankon pro la respondo.
hubba Creative Commons License 2009.05.19 0 0 2

Jes. IBM PC = ibomo poco.

http://www.bertilow.com/pmeg/skribo_elparolo/elparolo/specialaj_reguloj.html

 

En esperanto ne estas pri tiaj demandoj striktaj reguloj.

Chiuj viaj variantoj pri akuzativo estas bonaj.

Mi preferas kun streketo.

Előzmény: sibol (1)
sibol Creative Commons License 2009.05.18 0 0 1

Mi havas demandon. Kiel prononci la vortojn, kiuj enhavas majusklojn? Ekzemple: MTM, kaj T-ĉemizo. Ĉu "motomo" kaj "toĉemizo"? Kaj kiel skribi ilin ekzemple rilate de la akuzatvo? Ĉu MTM-n, MTMn, MTM-on, aŭ MTMon?

csufi.rulez Creative Commons License 2009.05.17 0 0 0
Esperant0
sabolch Creative Commons License 2009.05.17 0 0 topiknyitó

Ĉi tiu topiko estas por veraj esperantistoj, kiuj ne nur la lingvoekzamenon volas akiri, sed eĉ spertojn pri la esperanta vivo.

 

(Ezt a topikot az igazi eszperantistákért nyitottam meg, akik nem csak a nyelvvizsgára, hanem az eszperantó élet tapasztalataira is szeretnének szert tenni.)

 

[Pardonon pro la eventualaj ontaj eraroj]

Ha kedveled azért, ha nem azért nyomj egy lájkot a Fórumért!